Kiel vi, korfrapante de amo, min enlulis, patrin', al dorm' unua, ho lasu, en ĉi horo de plor', ke por la lasta dormo per miaj manoj mi vin metu. Nur fratoj nun, la filoj de l' sang' komuna, helpu, amantaj; krome mia dolĉa edzin' per movoj facilaj kaj teneraj la apertitan ĉerkon florornamu. Post via edz' kaj idoj nenion sur la tero vi havis ja pli karajn ol florojn ... Do violoj kaj ĉi primoloj freŝaj eskortu vin por la vojaĝo lasta. Kaj dormu nun, serena, tra l' lasta nokto en ĉi dometo al vi sankta, de kiam, ridetante kaj fide, sub virgina vualo vi transpaŝis ĝian sojlon. Dormu la grandan dormon meze de ni, plektinte la vaksajn manojn, kvazaŭ por pardonpet', ke vi ne povas etendi plu ilin mildige al ni en dolor' amara. Fermiĝis via buŝo la dolĉa kaj severa, kiu egale sciis zumi lulkantojn piajn, kaj Dion laŭdi, dirojn mirindajn de saĝec' al ni donaci. Fermiĝis jam por ĉiam l' okuloj, ne vidintaj malbonojn de la mondo, nur kampoverdojn, purajn neĝojn, brilantajn akvojn, kaj, trans montar', lazurojn altajn, sunajn. Dormu ... Kun ni vin gardas, pli viva ol vivantoj, kiu iam vin kondukis edzino, kaj jam inter steloj kaj ĉielarkoj al nupt' eterna, dorm' alia vokas. |